Domo vendota en Los Silos Tenerife!

Tre bona loko en trankvila loĝkvartalo unu km for de la oceano.

La domo estas parte renovigita kun multe da sunlumo pasanta tra ĝiaj multaj fenestroj.

La vidoj estas tre belaj! Mirindaj klifoj de Interian povas esti viditaj de la plej multaj el la fenestroj. De la tegmenta teraso vi povas admiri preskaŭ 360º panoramon de la klifoj kun Trigo-vilaĝo, la oceano, la vulkano de Taco kaj senfinaj bananplantejoj!

Estas ankaŭ malgranda mansardo sur la tegmento kaj komforta verando ĉe la enirejo al la domo!

Unu el la ĉambroj povas esti konvertita al malgranda garaĝo se necese.

La domo estas preta por aldoni la duan etaĝon se vi bezonos pli da spaco.

Ne maltrafu ĉi tiun bonegan ŝancon havi perfektan hejmon en unu el la plej belaj partoj de la insulo kun milda somera/printempa vetero tutjare!

Filmetoj